Translation
   
Etul-angulo
 
Feedback
   
HOME

Esperanto traduko de poemoj de Tukaram.
Tradukis : Aniruddha Banhatti

 
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11
 
1.  
La vorto ne estas limigita
Al unu lando

Ghi ne trafas unu personon
Kaj maltrafas la alian.
Mia lingvo estas de Kosma Estajho.

Tiu kiu portas la sagujon
Jhus jhetas la sagojn.

Diras Tuka
Mi ne celumas
Dio trafas vin.

2.

Tiu kiu diras
Chi tiujn poemojn tra mi
Estas la sola kiu scias
Kiel ili estas faritaj.

Ne demandu al mi
Mi nur kunportas ilin
Kiel Lia shargho.
Kiam mi malsatas
Mi almozas panon.

Li donis al mi mezurilon.
Mi nur disdonas Lian materialon
Tiam kiam Li petas al mi.

Mi estas helpisto
Li estas mastro.
Mi estas lia malplena mezurilo
Plenigita de Lia grajno
Elversita lau Lia ordono.

Pandurang estas
Mia faristo
Kaj Li mem
Estas la donisto.

La vera mondo apartenas
Al la gepatroj
Infano nur ludas
La ludon
Imitante la vivon
De gepatroj.

Liaj bovinoj kaj bubaloj
Estas realaj
La miaj estas
Ludiloj de argilo.

Diras Tuka
Estas Vitthal
Kiu metas vortojn
En mia busho.

3.

Kelkaj el vi eble diros
Ke mi estas la autoro
De chi tiuj poemoj
Sed
Kredu min
Chi tiu vocho
Ne estas la mia.

Mi ne havas
Personan lerton
Estas la Kosmulo
Kiu igas min paroli.

Neindulo kiel mi
Kion mi scias
Pri la subtileco de signifoj?
Mi parolas tion
Kio Govind
Igas min paroli.

Li nomis min
Por nur disdoni
La autoritaton
Mi ne havas
La Mastro havas ghin.

Diras Tuka
Mi estas servisto
Chu vi vidas?
Tuta chi tio eltenas
La sigelo deLia Nomo.

4.

Mi pretekstas ridi
Mi pretekstas plori
Mi pretekstas eksalti
Al la Pretekstisto.

La mia estas preteksto
La via estas preteksto
Preteksto toleras
La sharghon de preteksti.

Mi pretekstas kanti
Mi pretekstas adoregi
Tuta preteksto favoras
Tutan pretekston.

La pretekstisto gustumas
La pretekstisto forkonfesas
La asketulo pretekstas
Ke la mondo estas nereala.

Tuka, la pretekstisto
Per pretekstita pregho
Pretekstas sian dialogon
Kun la Pretekstisto.

5.

Likvidu chion
Kion vi scias
Nur viaj sentoj
Gravas chi tie.

Sekvu nur
Unu aferon
Pandurang
Scias chion.

Ne diskutu
La "por-kaj-kontrau"
Estas nur
Malshparo de tempo.

Diras Tuka
Ili eluzighas
Kiuj parolas
Sen sente.

6.

Kiam li venas
El la bluo
Aerolito
Frakasanta vian hejmon
Estu certe
Ke Dio estas vizitanta.

Kiam katastrofo
Forvishas vin
Kaj nenio restas
Krom Dio kaj vi
Estu certe
Ke vin Dio vizitas.

Kiam via lingvo
Estas fortirita nuda
Por neniam esti vestita plu
Per vestoj de mensogoj
Estu certe ke
Dio vin vizitas

Kiam via homeco
Estas shirita kaj fendita
Por neniam esti kunigita
Estu certaj
Ke dio vizitas vin.

Kiam vi estas
Preter chia espero
Kiam vi nomigas
Nenion kiel via propra
Estu certe
Ke Dio estas vizitanta.

Kiam oni shtelas
Vian tutan mondon
Kaj via vocho ighas elokvanta
Estu certe
Ke Dio vizitas vin.

Vidu, kiel Dio
Ekkaptis la tutecon de Tuka
Tuka furiozas
Kiel Dio Li mem.

7.

Ne rakontu
Malverajn fabelojn
Tian sekan paroladon
Ni ne kredas.

Travivon ni bezonas
Nur dolcha parolo
Estas neutila.

La birdo Raghahans
Povas separi
Lakton el akvo.

Diras Tuka
Ni bezonas autentikulojn
Aliajn pretekstistojn
Ni ne bezonas.

8.

Pli eta ol atomo
Tuka estas
Vastega kiel chielo.

Mi avalis mian korpon
Tiel mi perdis
Iluzion
Ke la mondo ekzistas.

Mi jam perdis
Tri tavolojn de ekzisto
Kaj en mi
Ekbrulighis lumo.

Diras Tuka
Mi restas nun
Nur por komplezi chiun.

9.

Ondoj de felicheco
Sur lago de felicheco
Felicho estas
Korpo de felicheco.

Kion nun diri?
Mi ighis felichecon
Tutan ambicion
Perdis mi.

Kiel preferoj de embrio
Spegulighas
En graveda patrino
Kiel avida
manghemeco

Tiel la travivo de felicho
Eniris en mi
Kaj nun mi naskadas
Chi tiujn poemojn.

10.

Estas tuta arbo
Interne de semo
Kaj estas semo
Al la fino de arbo.

Estas same
Inter Vi kaj mi
Unu entenas
La alian.

Estas ondeto
Sur la akvo
Kiu ghi mem
Estas akvo.

Diras Tuka
Ke la figuro
Kunfandighas
Kun la spegulo.

11.

Tiu kiu identigas sin
Kun kadukuloj kaj batituloj
Notu tiun kiel sanktulo
Char Dio estas kun tiu.

La menso de sanktulo
Estas mola ekstere
Kaj mola ene
Estas kiel butero.

Li tenas
Chiun forlasitan
Al lia koro.
Li traktas sklavon
Kiel propra filo.

Diras tuka
Mi ne lacighos ripeti
Ke tia persono
Estas Dio si mem.

Notoj:

Tukaram :Sanktulo kaj poeto de 1608-1650. Liaj poemoj montras idearojn de ekzistisma literaturo.
Pandurang,Vitthal,
Govind : Diversaj nomoj de Dio.